Tia estas...

Verkis: Vera Jordan

Sablero ne estas sablo,
Floro ne estas ĝarden',
Guto ne estas maro,
Unu vorto ne estas kompren'.

Venu al mi kies koro plendas,
Ĝi ankoraŭ atendas al li adoro mia,
Unueco bela magia,
Tia estas... amo.

Stelo ne estas stelaro,
Fingro ne estas mano,
Litero ne estas vortaro,
Tago ne estas semajno.


Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007. (aĉetu ĝin ĉe Kultura Kooperativo de Esperanto: esperanto.kke@gmail.com)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Tiu ĉi tenera kanto de Vera Jordan rememorigis min pri la sekva rakonto, kiun mi iam legis en interreto:

    Du amikoj vagis en la dezerto. Survoje ili kverelis kaj unu vangofrapis la alian. Tiu ĉi kliniĝis kaj skribis en la sablon per sia fingro: Hodiaŭ mia plej bona amiko vangofrapis min.
    Ili daŭrigis sian vojon ĝis ili venis en oazon kie estis lageto. Ili decidis bani sin en ĝi. Tiu, kiu estis vangofrapita, komencis droni, sed la alia savis lin. Kiam li rekonsciiĝis, li ĉizis en ŝtonon: Hodiaŭ mia plej bona amiko savis mian vivon.
    La amiko demandis lin: Kiam mi vangofrapis vin, vi skribis tion en la sablon kaj nun vi ĉizis en ŝtonon. Kial?
    La respondo estis: Vi sciu; kiam iu vundas min, mi skribas tion nur en la sablon por ke la vento forblovu la liniojn kiel signon de pardono. Sed se iu helpos min, mi ĉizos tion en ŝtonon, por ke tio restu tie por ĉiam.
    Tian sintenon ni ankoraŭ devas lerni: skribu vian malĝojon kaj plendojn en sablon kaj skulptu vian feliĉon, ĝojon kaj dankemon por helpo en ŝtonon...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!