Forperditaĵo

(Originala titolo: Tudo que vai)
Verkis: Toni Platão k Alvin L k Dado Villa-Lobos
Traduko: James Rezende Piton

La tag' alvenas
Mi povas kvazaŭ tuŝi la silenton
La domo malplenas
Restas via tuta forlasaĵ'
Kaj mi ĝin plu kuntrenas
Min ne ĝenas via daŭra malĉeesto
Mi alkutimiĝis al la forges'

Forperditaĵ'
Lasas la guston, lasas la fotojn
Jam delonge for
Restas la spuroj, restas memoroj
Mi ne memoras

Ĉambroj, salonoj
Malaperas sen la spuroj
De vizaĝ', nur duonoj
Kunmiksitaj kun la nerestaĵ'
De l’ sentoj pasintaj
Mi nur rememoras pri nespektitaĵ'
Montranta ie sin, tiel plu sen fin'

Forperditaĵ'
Lasas la guston, lasas la fotojn
Jam delonge for
Lasas la fingrojn, lasas memoron
Mi ne memoras plu
Restas la gusto, restas la fotoj
Jam delonge for
Restas la fingroj, restas memoro
Mi ne memoras plu...

Jam delonge mi ne plu scias pri l' aparten',
kiamo kaj loko...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Forgesu la neforgeseblan, ne forgesu la forgeseblan... tre bela teksto kaj bona traduko, James!

    ResponderExcluir
  2. Aj-vaj, iom alimaniere mi volis skribi... Ne forgesu tion, kion valoras memori, kaj forgesu tion, kion memori ne valoras... Sed en tio, ke via traduko bonas kaj la teksto belas, James, tie mi ne eraris!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!