Kio do kio do

(Originala titolo: O que é o que é)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Vitor Mendes

Plaĉas pli al mi respond’ pureca de l’ infanoj
Estas bela estas bela, ja la vivo!

Por ni, estu vivo sen honto ĉe nia ĝoj’
Ni kantu ni kantu sen halt’
Pri l’ belec’ esti ĉiam lernant’ en la voj’
Mia Di'! Ja ver’, ja ver'
Ke la vivo ja devus kaj estos pli bona viv’
Sed por ne diri ne estas motivo:
Estas bela, estas bela ja la vivo!

Kaj la vivo?
Kio estas la viv’? Diru nun mia frato
Estas ĝi, diru min, de la koro la bato?
Estas dolĉiluzi’ sur la strato?

Sed kaj la vivo?
Ĉu ĝi estas mirinda aŭ estas sufero?
Ĉu ĝi estas la ĝoj' aŭ mizero
Kio do, kio do, mia frato?

Oni diras ke nia vivad'
Daŭras je palpebrumo
Estas gut’ en la tempo
En rapido de l' lumo

Oni diras ke estas mister’
Aŭ la dia cerbumo
De l’ Kreanto ĝi estas la blov’
En la ampleno de Lia kormov’

Laŭ vi estas batal’ aŭ plezur'
Laŭ li viv’ estas la vivo nur
Laŭ ŝi estas per morto forkur’
Pli alloga al ŝi ĉar al am' estas mur’

Mi nur scias pri fid’ al fraŭlin’
Kaj mi scias pri la de ĉi fido la rol’
Estas ni kiuj faras la vivon
Laŭ la eblo, la povo, la vol’

Ĉiam dezirata eĉ se malĝustigata
Mort’ logas neniun, san’, bonŝanc’ logas ĉiun
Kaj la demando rulas, de l’ kap’ ekscit’ motivo
Plaĉas pli al mi repond’ pureca de l’ infanoj
Estas bela estas bela, ja la vivo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!