Vojoj sub sunplen'

(Originala titolo: Caminhos de sol)
Verkis: Herman Torres k Salgado Maranhão
Traduko: Cícero Soares

Sen vi vivo ŝajnas al mia kompren'
Trans mi fora haven'
Vunda kor' sanganta
Vojoj en la fin' sub sunplen'

Krom ĉi tiu febla frukto restis nul
Sed sufiĉas por dezir'
Ke ankoraŭ plu
Dum minut' promenu ni du

Mi amas vin, tute ne gravas tempopas'
Pro tio mi tiele fortas en frakas'

La amo gvidis ĉiam nin kun forta vol'
dum la senkulp' senvida
dum risko de la vortoj - kaj eĉ -
dum risko de l' danĝera amparol'



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!