La listo

(Originala titolo: A lista)
Verkis: Oswaldo Montenegro
Traduko: Adonis Saliba

Faru vi liston de grandaj amikoj
Kiujn pli vidis de antaŭ dek jaroj
Kiom da ili vi vidas plej ofte
Kiom da ili vi ne plu renkontas
Faru vi liston de revoj havitaj
Kiom da ili vi ne revas plu
Kiom da amoj por ĉiam ĵuritaj
Kiom da ili nun restas tenitaj

Kie ankoraŭ vi mem rekoniĝas
El fotoj aŭ ĉe la nuna spegulo
Ĉu nunaj trajtoj konformas al planoj
Kiom da neakceptitaj amikoj
Kiom da sondoj pri eblaj misteroj
Kiom da ili vi plene komprenis
Kaj da sekretoj de vi plenzorgitaj
Kiom stultiĝis, nenia scivolo

Kiom da tuj rifuzitaj mensogoj
Kiom da ili rakontis vi mem
Kiom da misoj saniĝis tra l' tempo
Eĉ la plej bonaj havitaj de vi
Kiom da kantoj vi tiam ne kantis,
Nun vi sufloras por tenadi vin
Kiom da homoj vi iam amadis
Kaj nun vi kredas, ke amadas vin

Faru vi liston de grandaj amikoj
Kiujn pli vidis de antaŭ dek jaroj
Kiom da ili vi vidas plej ofte
Kiom da ili vi ne plu renkontas
Kaj da sekretoj de vi plenzorgitaj
Kiom stultiĝis, nenia scivolo
Kiom da homoj vi iam amadis
Kaj nun vi kredas, ke amadas vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La listo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!