La novaĵo

(Originala titolo: A novidade)
Verkis: Gilberto Gil k Herbert Viana k Bi Ribeiro k João Barone
Traduko: Cícero Soares

Novaĵo ekaperis ĉe la plaĝo
En la malofta formo de sireno
Duono – brusto de anĝela ino
Duono – vosto de bela baleno

Novaĵo plej maksimuma
Sursabla rava rida kuŝ-paradokso
Deziris unu ŝiajn kisojn diinajn
Alia volis vespermanĝi la kokson

Ho, monda plej malegal’
Ĉie ĉi malegal’
Ho ho ho ho!

Ĉi flanke jen karnaval’
Apud mizera mal’
Ho ho ho ho!

Do la novaĵo kiu estus revo
Mirakla rido de marvirineto
Koŝmare ĝi fariĝis sonĝo-krevo
Ĉe paradizo sur sabla tapeto

Novaĵo estis milito
Inter la malsatulo kaj la poeto
Sireno iĝas fine dispecigito
La sonĝo iĝas frakasita portreto



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Sireno, marvirineto. Por mito sama, malsamvortigo! Tio frakasas du mitojn pri Esperanto: facileco kaj malriĉeco. Ĝia ellernado vidigas nin, ke la unua estas relativa. Poezia sinesprimado per ĝi, ke eblas diri ĉion, se oni malkredas je la unua kaj diligentas dum la ellernado. Ĉi tiu versio pruvas tion. Brile! Gratulon, Cícero Soares!

    ResponderExcluir
  2. Profundan dankon, samideano Paulo. Ankaŭ mi opinias, ke poezia lingvaĵo havas specifan vortprovizon, eĉ se foje oni ne ĝin uzas. Aliflanke, pere de ties uzado kaj de la formoj uzataj por respondi al la teknikaj necesoj de la poemo, la poezia lingvo riĉigas la ĉiutagan lingvon.
    Redankon por viaj afablaj vortoj.

    ResponderExcluir
  3. Dankon, Brazila Kolekto, kaj gratulon, Kikero, pro alia bela traduko.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!