Bi Ribeiro

Felipe de Nóbrega Ribeiro, pli konata kiel Bi Ribeiro (Rio-de-Ĵanejro, 30ª de marto 1961), estas la basgitaristo de la brazila bando Os Paralamas do Sucesso, kaj kutime kunlaboras en la kreado de melodioj, ĝenerale kune kun Herbert Viana kaj João Barone.

Kiel paralela projekto, Bi fondis la bandon Reggae B, por ludi furoraĵojn de regeo. Kaj li jam laboris kun Os Raimundos, Pedro Luís e a Parede, Jorge Ben Jor kaj Legião Urbana, inter aliaj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!