Adonis Saliba

Adonis Saliba (1952), brazila emerita profesoro pri nuklea teknologio, estas esperantisto ekde 1968.

Li estis komisionestro de UEA Amerika Komisiono, kaj lanĉis gravajn projektojn kiel VinKE (la unua vindoza kurso de Esperanto), la famajn diskutlistojn VEKI (Virtuala Esperanto-Klubo Internacia) kaj EKI (Esperanto-Kurso por Iniciantoj), la kurson NESTO kaj aliajn.

Nuntempe li estas administranto de Programo Mia Amiko (por portugallingvanoj).

Krome, de tempo al tempo, Adonis amatore poetumas en Esperanto.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!