(Originala titolo: Acontece)
Verkis: Cartola
Traduko: Vitor Mendes
Forgesu, nia am' jam forestas
Ja ĉio en la mondo tiel estas
Kaj jen estas ke mi ne plu amas vin
Kaj la plor', la sufer'
Sen merit' en vi nestas
Sed tiel ja estas
Kaj jen estas ke nun mia kor' malvarmiĝas
Kaj nia nesto de am' nun malpleniĝas
Se mi daŭre mensogus ke mi amas vin
Ke l' amo restas
Sed ne volas, ne rajtas ja mi
Tiel ja ne plu estas.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!