Ŝanĝo en ĉio

(Originala titolo: Todo cambia)
Verkis: Julio Numhauser
Traduko: James Rezende Piton

Ŝanĝ' en supro, en l' ekster'
Ŝanĝ' en fundo kun la sondo
Ŝanĝ' en la pensmanier'
Ŝanĝ' en ĉio de la mondo

Ŝanĝ' en varmo de insulo,
En brutar' kun nova ulo
Same kiel ĉie, ŝanĝo
Ŝanĝ' en mi estas regulo

Ŝanĝ' en brilo de l' juvelo
Pro la fingroj sur facetoj
Ŝanĝ' en nesto de birdetoj
Ŝanĝ' en la amanta celo

Ŝanĝ' en vojo de l' paŝanto
Eĉ kun plia miskalkulo
Same kiel ĉie, ŝanĝo
Ŝanĝ' en mi estas regulo

REFRENO:
Ŝanĝ'... en ĉio, ŝanĝoj
Ŝanĝ'... en ĉio, ŝanĝoj
Ŝanĝ'... en ĉio, ŝanĝoj
Ŝanĝ'... en ĉio, ŝanĝoj

Ŝanĝ' en suno tra la tempo
Dum la nokto en foresto
Ŝanĝ' en planto, nova vesto
Tute verda por printempo

Ŝanĝ' en la bestaĉa felo
Ŝanĝ' en haroj de oldulo
Same kiel ĉie, ŝanĝo
Ŝanĝ' en mi estas regulo

Nur senŝanĝas la fervor'
Por foruloj la konsolo
Nek memoroj, nek dolor'
Pri amatoj kaj popolo

Post la hieraŭa ŝanĝ'
Nepre venos la morgaŭa
Same kiel ŝanĝ' en mi
En ĉi-lando anstataŭa


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!