Ho, mia kor'

Verkis: Neide Barros Rêgo
sur poemo de L. L. Zamenhof

Ho, mia kor'!
Ne batu maltrankvile!
El mia brusto nun
Ne saltu for!
Jam teni min
Ne povas mi facile!
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!
Post longa laborado,
Ĉu mi ne venkos
En decida hor'?
Sufiĉe!
Trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!


Rim: sur la foto, la kantaro Ho, mia kor', eldonita de Beltono (Japanio, 2009), en kiu tiu ĉi komponaĵo enestas.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Gitarludas: Argemiro Spindola


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn komponaĵojn sur la sama teksto:
Ho! Mia kor'! (Markone Froes)
Ho, mia kor' (Cícero Soares)
Ho, mia kor'! (Dirce Sales)

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!