Perditaj esperoj

(Originala titolo: Esperanças perdidas)
Verkis: Délcio Carvalho k Adeilton Alves
Traduko: Sylla Chaves

Kiom da belo ni lasas kaŝita tra l' vivo!
Homoj neniam ĝin trovos... eĉ ne serĉos ĝin!
Cindras perditaj esperoj el flama kreivo.
Trista forgeso ekzistas en nia destin'.

Tamen, dum sambon mi faras, belecon mi trovas,
kaj la malgajo fariĝas kantado kaj ĝu'.
Lasi la sambon en koro mi certe ne povas,
ĉar sen la ritmo de sambo mi ne vivos plu...

Mi ne vivos plu...
mi ĵuras, ke ne.
Kaj estas nek "ĉu",
nek "eble", nek "se".
Mi estas markita
per sambo-sigelo...
Ĝi estas la ŝnuro,
kaj mi — la sitelo.

Sambo min ofte konsolis dum nokta amaro.
Tion ja povas atesti ĉi tiu gitaro.
Se al mi mankas la sambo, min prenas enu',
ĉar sen la ritmo de sambo mi ne vivos plu...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!