Malgajo

(Originala titolo: Tristeza)
Verkis: Haroldo Lobo k Niltinho Tristeza
Versio: Sylla Chaves

Malgajo, iru for pro bonvolo.
Mia kor' sen konsolo
jam sopiras al fin'.
Por la malgajo mia kor' fariĝis niĉo,
kaj mia pen' doloras tro.
Rememorante fruan tempon de feliĉo,
sambos denove mi do.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!