Maria, Maria

(Originala titolo: Maria, Maria)
Verkis: Milton NascimentoFernando Brant
Traduko: Querino Neto

Maria, Mari'
estas dota, jen certe magia
la forto nin lertiganta
ŝi, la virin', kiel ajna alia, alia
ĝoj-plena, merite amanta

Maria, Mari'
estas son', la kolor' kaj l' odor'
jen la dozo plej forta, lanta
de ploro anstataŭ rido
de tuta homar'
ne plenviva: la vivon paŭsanta

Tamen necesas la forto, necesas kuraĝo
necesas sinteno tia:
havi surkorpe cikatron
Maria, Maria
samtempe funebra-gracia

Tamen necesas la sorto, necesas la saĝo
necesas la beno Dia:
havi surhaŭte cikatron
la pursinonimo de l'
esto porĉiame pia


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

  1. Mirinda laŭsenca traduko plena je poeziaj bonaj solvoj! Bone bonvenige saluti novan kolegon Querino.

    ResponderExcluir
  2. Treega bona tradukaĵo de belega kanzono!!! Gratulon kaj dankon Querino!
    Kaj bele kantata de Cicero!!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!