Korbo

(Originala titolo: Balaio)
Tradicia, rikoltita de Paixão Côrtes
Traduko: Ivo Sanguinetti

Ho korbo, fraŭlino, korbo
Ho korbo je mia kor'
Se vi ne havas la korbon
La kudraĵon metu for.

Mi volus nur esti korbo
Dum rikolto ĝis la fin'
Por fariĝi pendigata
Sur la kokso de virin'

Mi jam mendis grandan korbon
Por oferti al gaŭĉin';
La korbo malgranda iĝis
Kaj do mi ne volas ĝin.


Rim: Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Tri virinoj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!