Tri virinoj

(Originala titolo: Balaio)
Tradicia, rikoltita de Paixão Côrtes
Versio: Sylla Chaves

La beleco de Maria
rapide konkeris min:
proporcia kaj gracia
kiel rusa dancistin'.

Maria, bela Maria,
vi apartenas
al mia kor'.
Viaj vangoj estas ruĝaj, karin',
kun la ruĝo de aŭror'.

Ĉarma estis Margareta.
Ŝi ankaŭ konkeris min:
eleganta kaj koketa,
kun la ĉarmo de francin'.

Koketa, vi, Margareta,
en viaj lipoj
estas miel'.
Havas vi okulojn bluajn, karin',
kun la bluo de ĉiel'.

Tamen fine venis Rita,
en nokto de karnaval',
kaj mi estis konkerita
en la fino de la bal'.

Vi, ritma kaj varma Rita,
virin' naskita
kun ĉarmoj mil,
via haŭto estas bruna, karin',
kiel noktoj de Brazil'.


Rim:
- El la libro 100 jaroj da kantado, de Sylla Chaves: Kultura Kooperativo de Eo, 1989
- Registrita en albumo akompana al lernilo Rapida Vojo al legado kaj kanto en Esperanto, de Sylla Chaves: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 1999.



Kantas kaj gitarludas: Eveline Paŭla


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu alian version:
Korbo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!