Antaŭen

(Originala titolo: Marcha soldado)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Marŝu, soldatoj
de paco kaj esper'!
La homoj estos fratoj
en nia tuta ter'.

Marŝu, bravuloj!
Antaŭen iru ni!
Forpelu la nebulojn
de homa malraci'!

Marŝu sen timo
vi, frato kaj fratin'!
Per unu sola lingvo
homar' komprenos sin!


El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu aliajn versiojn:
Marŝu soldato
Marŝu soldato

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!