(Originala titolo: Qualquer canção)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Se ajna amkanzon'
Ja estas nur kanzon'
Ĝi amon ne naskigas sorte
Se tamen pro kanzon'
La koron tuŝas bon'
La amo ĝermas tuj kaj forte
Kaj se dolorkanzon'
Ne estas varta son'
Nek flikas disŝiritan koron
Ĝi en minora gam'
Pli bonas dum la dram'
Ol la silenta amdoloro
Kanzon' el pura kre'
Misteron portas de
La grajn', la gen', la kle', kaj flamas
Kaj ĉi kanzono tre
Korodas sen pere'
La koron, kiu ve! ne amas
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!