Ajna kanzon'

(Originala titolo: Qualquer canção)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Se ajna amkanzon'
Ja estas nur kanzon'
Ĝi amon ne naskigas sorte
Se tamen pro kanzon'
La koron tuŝas bon'
La amo ĝermas tuj kaj forte

Kaj se dolorkanzon'
Ne estas varta son'
Nek flikas disŝiritan koron
Ĝi en minora gam'
Pli bonas dum la dram'
Ol la silenta amdoloro

Kanzon' el pura kre'
Misteron portas de
La grajn', la gen', la kle', kaj flamas
Kaj ĉi kanzono tre
Korodas sen pere'
La koron, kiu ve! ne amas





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Gekaruloj,

    Ĉar mi ricevis private kelkajn komentojn, kaj por dissolvi iun ajn dubon, mi klarigas, ke la verbo "naski" estas transitiva, kaj mi uzis "naskigi", ĉar mi intencis diri, fidele al la originalo, ke "la kanzono ne igas iun homon naski amon".

    Mi dankas la komentojn kaj la komprenon! :-D

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!