Saluton, suno

(Originala titolo: O sole mio)
Verkis: Eduardo di Capua k Alfredo Mazzucchi k Giovanni Capurro
Versio: Sylla Chaves

Bonan matenon, mia kara suno,
glorega reĝo de la blu' ĉiela!
Post pluva grizo kaj post nokta bruno
via apero estas ĉiam bela!

Estas du sunoj kun lum' sen fin'
en la rigardo de l' amatin',
kaj ili varmigas vintron
en mia kor', kaj revivigas min.


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La suno mia

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!