La suno mia

(Originala titolo: O sole mio)
Verkis: Eduardo di Capua k Alfredo Mazzucchi k Giovanni Capurro
Traduko: Sylla Chaves

Ho, kiel bela estas brila suno
tra l' aer-puro post la tempesto.
En la mildeco de l' natura festo,
ho, kiel bela estas brila suno.

Alia suno, brilanta pli,
dum vi rigardas, brilas en vi.
La suno, la suno mia
brilas en vi, brilas en vi.


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.

KURIOZAĴO: tiu estas unu el la raraj muziktekstoj en kiu ne aperas ĉapelitaj literoj!



Kantas: Neide Barros Rêgo
Pianludas: Therezinha de Maria Carvalho Pinto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.




Vidu alian version:
Saluton, suno

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!