Ĉi-amo por ĉiam

(Originala titolo: Te amo pra sempre)
Verkis: George Israel k Paula Toller
Traduko: James Rezende Piton

Zorge de la amor'
Nepre la program'
Estu nova formo por nia am'...

Sed sen am-prosper'
Restu la esper'
Pri nova formaci'...
Aŭ la revoluci'!

Refreno (2-foje):

Ĉi-amo por ĉiam
Ĉi-amo kun flam'
Ĝis la revidiĝo
Ĝis la neniam'...

Nararara' neniam'
Narararanaŭ'
Nararara' neniam'
Narararaŭ'...

Restu tre trankvila do
Ĉar estos la kontrol'
Ne faru ion kontraŭ mia vol'...

Kaj dum vi pensas jam pri la kisar'
Mi pensas pri malsat',
Okulojn al ĉiel',
Okulojn al la mar'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Dankon pro la noto, Kikero.

    Kiel tiom da kanzonoj de tiu tempo, la profundeco de tiu teksto povus "malsekigi la tibiojn de formiko". :-) Sed ĝia populareco venigis al mi la ideon esperantigi ĝin.

    La vortludo ne ekzistas en la originalo, vi scias. Mi nur oportunisme uzis la samsonecon de la originalo. La vortludo estas mia omaĝo al nia kara kaj talenta Tarcísio Lima, kiu uzis la feliĉan kombinon "(...) plej ĉielajn, ĉiel ajn" en unu el siaj kanzonoj.

    Brakumon!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!