Feliĉo

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Chico César k Marcelo Jeneci
Traduko: Cícero Soares

Venos iam iu tago kiam al vi venos ne feliĉ'
Sen sopiro, sen tro multa movo, sen ĉiama la dezir'

Vi povos ridi sen prefer'
Feliĉo estas nur ekzist-afer'
Toleri akvon de aŭtun'
Por la gastado posta de la sun'

Vi memoros tagojn misuzatajn en la ĉambro kun saŭdad'
Larmoj vanos ĉar ne plu la tagoj venas al vi post pasad'

Pli bone, viv'!, karul', ĉar estas oaz',
por vi kun suno sen nebul'
Kun larmoj en okul' kaj rida okaz'
baladi sub la pluvo sen kunul'

Kelkafoje ĉio pezas pli ol nia kredo pri elten'
Ĝuste tiam restu firma venos tuj la brilo de maten'

Vi povos ridi sen prefer'
Feliĉo estas nur ekzist-afer'
Toleri akvon de aŭtun'
Por la gastado posta de la sun'

Pli bone, viv'!, karul', ĉar estas oaz',
por vi kun suno sen nebul'
Kun larmoj en okul' kaj rida okaz'
baladi sub la pluvo sen kunul'

baladi sub la pluvo kun kunul'
baladi sub la pluvo sen kunul'
baladi sub la pluvo kun kunul'
baladi sub la pluvo sen kunul'

Baladi sub la ĵus veninta pluv'



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!