Tabebuj-floro

(Originala titolo: Flor do ipê)
Verkis: Arnaldo Antunes k Cezar Mendes k Tom Veloso
Traduko: James Rezende Piton

Ĉie ajn pasi' estas ja kun mi
En Botafogo aŭ en Grumari'
Ĉie ajn pasi' venas ja kun mi
De Ekvatoro ĝis Kaprikorni'

Je la sunsubir' mi eksopiras
Je la fal' de flor' de tabebuj'
Mi feliĉas kaj plu iras
Kun memoro pri vi, tuj

Kune kun solec' iras la pasi'
Jen vera grac', ne pretas mi por pac'

Ĉie ajn pasi' estas ja kun mi
Surstrate, en la lifto kaj taksi'
Ĉie ajn pasi' iras laŭ la voj'
En Lapa, Paketa' aŭ Niteroj'.

Sur la vojo, multaj flavaj floroj
Vera flor-tapiŝ' el tabebuj'
Post vi multaj intaj horoj
Sed al mi doloras plu

Kune kun solec' iras la pasi'
Ne plu agac', ne pretas mi por pac'
Ne plu agac', ne pretas mi por pac'
Ne plu agac', ne pretas mi por pac'


Rimarkoj (N.T.):
- Tabebujo (Tabebuia aurea) estas arbo kies flava trumpetoforma floro estas leĝe deklarita la nacia floro de Brazilo. Je florado, la arbo perdas ĉiujn foliojn kaj dum kelkaj tagoj fariĝas unukolora (krom la flava, cetere ekzistas la blanka, rozkolora kaj viola specioj).
- Botafogo kaj Grumari estas plaĝoj en la urbo Rio-de-Ĵanejro, la unua pli centra kaj la dua, fora.
Lapa estas malnova kvartalo de Rio. En la golfo Gvanabaro troviĝas la loĝata insulo Paquetá (Paketa'). Niterojo estas urbo trans la golfo, vidalvide al Rio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!