Demandas mi

(Originala titolo: Por que será?)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Carlinhos Vergueiro
Traduko: Vitor Mendes

Demandas mi
kial mi tristas pro tiu am'
Demandas mi
kial la vivo ĉiamas sam'
kaj en drinkejo pli bonas jam
Demandas mi...

Demandas mi
kial disiĝis nia destin'
Demandas mi
pri kio iel disigis nin
kaj kial multo fariĝis fin'
Demandas mi

Plurfoje sidas
Ĉe iu tablo mi por drinkad'
kaj estas vana la parolad'
Por vin renkonti jen prokrastad'

Doloras tro
senti ke ĉio mortas por ni
kaj jen ekzistas
La am' mensoga trompanta nin
ĉar l' am' ĉeesta ne plu ĉeestas
en nia sin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!