Nigraj anĝeletoj

(Originala titolo: Angelitos negros)
Verkis: Andrés Eloy Blanco k Manoel Alvares Maciste
Traduko: Sylla Chaves

Pentristo el mia lando,
kun importita paletro,
vi, kiu sekvas la vojon
de la malnovaj pentristoj,
apud la blanka virgino
pentru nigrajn anĝeletojn,
ĉar la bonaj nigruletoj
ankaŭ iras al ĉielo.

Se estas am' en via kor',
kun am' decidu pri l' kolor',
ĉar ĉiujn en ĉielo
ricevas Di' kun am'.

Vi scias pentri sanktulojn,
kaj certe havas animon,
do kial en la pentraĵoj
vi forgesas la nigrulojn?
Kiam vi pentras preĝejon,
pentras vi anĝelojn belajn,
sed neniam inter ili
pentris vi anĝelon nigran!


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.

KURIOZAĴO: Originale venezuela poemo de A. E. Blanco, parto de la verko La Juanbimbada, kiun Maciste muzikigis.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Gitarludas: Argemiro Spindola


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!