Mi memoras

(Originala titolo: Eu me lembro)
Verkis: Clarice Falcão
Traduko: Émerson dos Santos

— Estis maten'
— La dekkvara
— Kiam alvenis li
— Aperis ŝi al mi
— Diris mi: "Sal'! Sidiĝu, kara!"
— Ŝi ne aŭskultis kiam mi salutis ŝin

Refreno:

Kaj tiel vidis mi ke l' vivo
Metis ŝin(lin) tien por mi
En tiu plaĝo(placo) dum merkredo(vendredo) de decembro(septembro)
Tial en menso ĉiu lum', ĉiu kolor', kaj blov' estas
Do mi memoras ĉiun sonon, ĉiun tembron

— Estis la fest' teda kaj ĝena
— Uloj freneze dancis la bambon en salon'
— Je fazeol' iĝis mi ventroplena
— Estis la manĝo ŝinko kaj akvomelon'

(Refreno)

— Ŝi trovis min ege amuza
— Li ja parolis tro kaj nur ridetis mi
— Ŝia aspekt' estis iom konfuza
— Laŭ li vestaĵo mia plenis je graci'

(Refreno)


Rim (N. T.): Ĝi estas kanzono, kiu devas esti kantata de du homoj. Ĉiu verso estas kantata de malsama homo, ekcepte la refreno, kiun ambaŭ devas kanti samtempe. Certajn momentojn dum la refreno, ili kantas malsamajn vortojn. Mi notis tion per parentezoj, tiel ke unu el la kantantoj devas kanti la version ekster la parentezo kaj la alia, la version en la parentezo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!