Pli bona mondo

(Originala titolo: Mundo melhor)
Verkis: Pixinguinha k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Vi, aŭskultanta al mi,
Atentu, ĉar al vi
Mi ĝuste nun parolas
Vi, kiu pensas, ke jes,
Ne kompensas kares'
Kaj ke la am' frivolas 

Estu atenta, aŭdanto,
Diras mi en ĉi kanto
Ke la vivo bolas
Kaj se vi fuĝas de am'
Do sola restos vi por la ĉiam'

Kantu kun mi nun:
Du plus du fariĝas kvar
Fine ja pli bonas
Per la koro kanti kune 
Certe en vi loĝas
La ama emoci'
Do kial vi ne donas 
La plej bonan en vi?

Iru ni, mano en man'
Ĉar mi estas kompan'
En viv' kaj poezio
Lasu malfidan neceson
Ĉar ne vekas intereson
Via senpasio

Ni vidos en oportun'
La naskiĝon de l' sun'
En monda harmonio
Fidu al nova era'
Ĉiam bonas la am', nepre kaj ja!







Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Bela traduko por bela kanzono! (mi shatas ghin en la vochoj de Quarteto em Cy)

    Inda je festado de via CENTA traduko en la retejo, gratulon, Flavio, kaj felichan jaron!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kara amiko James! Do vi rimarkis, ke estas mia centa traduko publikigita! Via atento kortuŝas min. Dankon!

      Mi ankaŭ tre ŝatas tiun ĉi kanton. Mi opinias, ke ĝi estas tre taŭga por la jarŝanĝo.

      Kaj Feliĉan Novjaron ankaŭ al vi!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!