Lud-urbo

(Originala titolo: Cidade-brinquedo)
Verkis: Silvino Neto k Plínio Bretas
Traduko: James Rezende Piton

La Redemptoro estas ne pli ol galanterio
En la granda monto-rozario
Tre delikataj pupoj, preskaŭ ĉiuj brunulinoj,
Similas gajajn birdojn en la urba viv-rutino

Rio, vi malgrandas por okulo-par'
Kiun ravas via tuta belaĵar'
Amindas via bluĉiela rar'...
Vi estas kiel lud-urbo
En mia Brazil-bazar'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!