Flago de la Parakleto

(Originala titolo: Bandeira do Divino)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: James Rezende Piton

Devotuloj de l' Spirito bonvenigos hejmeniron
Al la flago de la Knabo estu laŭdo kaj admiro, aj, aj
Dio savu la piulon, la patronan mecenaton,
Pro la akv' al soifantoj, pro la pano por malsato, aj, aj

Tiu flago aŭspicias, ke semar' estu fekunda
Ke ĉi-dom' estu benata, kies tabl' estu abunda, aj, aj
Ke l' pardono estu sankta kaj la fido proliferu
Ke la homoj senkatenu, ke justeco plu superu, aj, aj

Same kiel la Tri Reĝoj sekvis sian gvidan stelon,
Tiu flago pluen iras en serĉado de prospero, aj, aj
Surstandarde enskribiĝis la reven' laŭ epistolo
Ke la Reĝ' estos benata, li devenos de l' popolo, aj, aj


KURIOZAĴO (N.T.) - Laŭ kristanismo, Sankta Johano diris, ke Parakleto (= "konsolanto") estas la nevidebla Sankta Spirito, la tria Persono de la Triunuo. En Brazilo oni nomas tiun "Dia Sankta Spirito", kies festado estas unu el la plej antikvaj en la brazila popola katolikismo. Ties origino estas festo en Portugalio, en la 14-a jarcento, kun bankedo kaj disdono de almozo al la malriĉuloj. La portugala reĝino Izabela de Aragono (1271-1325) instigis kaj patronis procesian feston, en kiu popolano estis "kronita" reprezentanto de la Sankta Spirito kaj tio okazis en Pentekosto, kvindek tagojn post Pasko. Ekde la unuaj jardekoj post malkovro de la lando, la festo okazas tra la tuta Brazilo kaj plu vivas en kamparaj regionoj, sub diversaj formoj. Komunaj estas la blanka kolombo, brodita sur ruĝa flago (de tio la nomo de la kanzono), la kronoj, kun kronigo de "imperiestroj", kaj la disdono de almozoj. Porti la flagon estas honoro. Okazas mallonga akcepto de la flago, de domo al domo, por beno, kaj kutime la gastigantoj manĝigas kaj trinkigas la procesianojn.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!