Radikantistinoj

(Originala titolo: Cantoras do rádio)
Verkis: Lamartine Babo k João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: James Rezende Piton

Ni estas la radikantistinoj
Ni kantas en daŭra repren'
Dumnokte ni lulas la dormojn
Kaj ni vekas vin en la maten'
Ni estas la radikantistinoj
Nia kanzon' en ĉiu latitud',
Ĝi kunigadas per vastaj brakoj
Korojn de la nord' kaj sud'

Kantas mi por l' aŭskultantoj plej foraj
Per dissemado de kantoj
Revenas gaj' al la ploraj
Nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun
Certe mi kantas, mia sonor'
Povas forigi malĝojon
Loĝantan ene de la kor'

Kantas mi por via propra kontento
Ĉar kiam iu feliĉas
Samtempas nia kunsento
Nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun
Kanto, kia plezur' tio ĉi
Nun mi vin petas: vi kantu
Iomete nur por mi


Rim: Kanzono, kiu aperis en 1936 per la voĉoj de du fratinoj, Carmen kaj Aurora Miranda.

KURIOZAĴO: Aurora en la 1970-aj jaroj registris ankaŭ kanzonojn en Esperanto danke al Sylla Chaves. Vidu ĉi tie kaj ĉi tie.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!