Pilgrimo

(Originala titolo: Romaria)
Verkis: Renato Teixeira
Traduko: James Rezende Piton

Rev' kaj polv' en la man', la solula kompan',
Kiel mi, sorbita en la pensoj,
Dum ĉevalrajdado
Kun laz' kaj kun lian', el amara solan'
Estas viv' je labora elan'

REFRENO:
Kamparane mi paradas fide
Ho, Dipatrin' Aparesida!
Ĵetu lumon al mia profundo,
Igu ĝin klarvida

Mia patro, peon' - la patrin', nur sindon'
La fratar' perdiĝis en la viv'
Serĉante aventurojn
Post divorc' kaj la forc', estis lud' kaj eksklud'
Pri bonŝanc', ne vidita, nur alud'

(REFRENO)

Oni diris al mi veni al tiu lok'
Por pilgrime kaj per preĝo pledi:
Pacon al malamoj!
Manke de preĝo-ard', estas mia standard'
Nur rigard', nur rigard', nur rigard'.

(REFRENO)


KURIOZAĴO (NT): Nia Sinjorino (de la Koncipiĝo) Aparesida estas la patrona sanktulino de Brazilo por katolikoj. Tiu nomo ("Aparecida"), en la portugala signifas "la aperintan". Tio rilatas al la terakota figuro de la sanktulino trovita de fiŝkaptistoj ene de rivero, en 1717. Ĉe tiu riverbordo formiĝis vilaĝo, kiu estas la nuntempa urbo Aparecida, en ŝtato San-Paŭlo. La loka katedralo estas la plej granda dediĉita al Maria en la mondo kaj estas oftaj individuaj kaj kolektivaj pilgrimadoj, eĉ surĉevale, kiel tradicio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!