Ŝi

(Originala titolo: She)
Verkis: Charles Aznavour
Anglalingva traduko: Herbert Kretzmer (el Tous les visages de l' amour)
Esperanta traduko el la angla: Vitor Mendes

Ŝi, pri kiu ne eblas forges’
Font’ de plezur’ kaj pent’ sen ĉes’
Mia trezor’, aŭ ja por mi tre kosta prez’
Ŝi, ĉu la somermuzika em’?
Ĉu la aŭtuna frostotrem’?
Ĉu centaj malsamaĵoj en
Nur unu tag’? tuta frenez’

Ŝi, ĉu belulin’ aŭ rabobest’?
Ĉu la malsat’ aŭ ĉu la fest’?
La voj’ al la ĉiel’ aŭ voj’ al la infer’
Ŝi por miaj revoj la spegul’
Reflekt’ de rid’ en akvorul’
Eble ne estas tiel ŝi
Laŭ ŝajnas ver’

Ŝi por ĉiuj en feliĉa aspekt’
Kun al sukces’ l’ okuloj en direkt’
Okuloj ne videblaj en la plor’
Ŝi eble la am’ zorgenda sen esper’
Venas al mi de pasinta aer’
Kaj ĝin memoros mi por ĉiam for’

Ŝi ĉu estas mia viv’ motiv’?
Ĉu la kial’ de mia viv’?
Preokupiga in’, ĉe l’ sun’ aŭ pluv’ por mi
Ŝi kaj rid’ kaj plor’ mi igos en’
Memorigaĵojn por la plen’
De mia viv’ kun emoci’
Ja mia vivo estas ŝi, ŝi, ŝi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!