Maĉgumo kun banano

(Originala titolo: Chiclete com banana)
Verkis: Gordurinha k Almira Castilho
Traduko: Flávio Fonseca

Mi uzos la bopon en la sambo
Nur se onklo Sam muzikos per kuik',
Per la tamburino kaj same per zabumbo
Kaj ne plu konfuzos la sambon kun la rumbo

Nur tiam kombinos mi
Miamon kun Kopakabano
Maĉgumon mi kombinos kun banano
Kaj mia sambo iĝos tia ĉi:

Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Regos tuj la tohuvabohu'

Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Jen la sambo-roka ambigu'

Sed aliflanke, min
Ŝokas pensi pri bugio
Per gitar' kaj tamburin'

Dubas mi pri onklo Sam per la fritilo
En la batukado de Brazilo


Rim:
- batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de Allan Kardec Afonso Costa).
- bopo (anglalingve bebop) - Speco de ĵazo kreita en la 40-aj jaroj kiel evoluigo de svingo. (laŭ Roko kaj Popo).
- bugio (anglalingve boogie-woogie) - Speco de piana bluso en 8/8-takto kun ripetfraza promenbaso. (laŭ Roko kaj Popo).
- fritilo - la aŭtoro uzis la vorton frigideira (t.e. fritilo), kiu en Brazilo povas havi ankaŭ la signifon "muzikinstrumentaro kiu sonas kvazaŭ metalaj fritiloj batantaj unu la alian aŭ batataj de alia instrumento". (laŭ Wikipedia).
- kuiko (portugallingve cuíca) - brazila tipa perkutinstrumento (laŭ Dicionário de Túlio Flores).
- Miamo (anglalingve Miami) - usona urbo (laŭ Vikipedio).
- zabumbo (portugallingve zabumba) - brazila tipa perkutinstrumento (neologismo kreita de la tradukinto).

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!