Pertelefone

(Originala titolo: Pelo telefone)
Verkis: Donga k Mauro de Almeida
Traduko: James Rezende Piton

De karnavala estro
Per la telefono venas la ordon'
Ke la gajan feston
Oni ne friponu, ludu sen admon'

Aj, aj, aj
La rankoro estu for, ho sinjor',
Aj, aj, aj
Vin ne trafos korangor' en la hor'

Espereble spertu batojn
Por ne misfari denove,
Forpreni ies amatojn
Por ensorĉi laŭbontrove

Aj, kolombeto, sinjor', sinjor'
Kun miskondut', sinjor', sinjor'
Pro la birdeta, sinjor', sinjor'
Sambodebut', sinjor', sinjor'
Samboplezuro, sinjor', sinjor'
Kun frostotrem', sinjor', sinjor'
Moligas kruron, sinjor', sinjor'
Por la ĝuem', sinjor', sinjor'

Meleagr' asertis
Kvazaŭ ĝi vespertis
Ke ĝi jam avertis
Ĉar se mi ne spertis
Kial mi koncertis
Kaj pri ĝi malcertis

Ho! Ho! Ho!
Jen la kanto-ideal', por real'
Aj, aj, aj
Vivu nia karnaval' sen egal'!

Se ĉiu amdeloganto
De Dio estus punata
La mondo estus malplena
Kaj l' infero troloĝata

Estu laŭ plan', sinjor', sinjor'
De nia klan', sinjor', sinjor'
Karnavalan', sinjor', sinjor'
Kun la elan', sinjor', sinjor'
Samboplezuro, sinjor', sinjor'
Kun frostotrem', sinjor', sinjor'
Moligas kruron, sinjor', sinjor'
Por la ĝuem', sinjor', sinjor'

Ĉies bonsinteno
Estu en sereno
Viglu la alveno
Ridu nur sen peno
Gaju la mieno
Kaj for la ĉagreno

Aj, aj, aj
Dancu sambon
Kun inklin', karulin'
Aj, aj, aj
Por dancanto
Nek ruin', nek forklin'


KURIOZAĴO (N.T.): Tiu ĉi estas konsiderata la unua sambo diske registrita (en 1917) kaj laŭdire la komponaĵo naskiĝis en fama domo kie kunvenis muzikistoj en nigrula kvartalo en la centro de Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estis la domo de Onklino Ciata (1854-1924), tre populara nigra aktivulino naskiĝinta en Bahia, kiu tie estis la superulino en rondo de kandombleo (animisma religio veninta al Brazilo kun afrikanoj).
La originalan sonregistraĵon "por Casa Edison" eblas aŭskulti ĉi tie.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!