Vojoj de la kor'

(Originala titolo: Caminhos do coração)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Cícero Soares

Delonge mi eliris el la hejmo
Delonge mi vojaĝas for de l' domo
Delonge mi min sentas viva homo
Mia vivdezir', deziro pri feliĉ'

Feliĉo pro denova la reven'
al ĉiuj belaj lokoj, tiom da renkont'
Ke restis tie fazeol' kun rizo,
ĉirkaŭbrak' amika, loko por la dorm' kaj la sonĝ'

Mi lernis do, ke ĉiam ni dependas
de multenombraj homoj senpretendaj
La homanimo estas mem la markoj
instruataj - Tag' post tago, hom' post hom'

Tiele belas, kiam ni komprenas,
ke ulo estas ero de pli larĝa homular'
Tiele belas, kiam ni korsentas,
ke sola ni ne restas ĉie estas solidar'

Tiele belas, kiam ni survojas firme
tra linioj de la mano, kiel nova Kristofor'
Tiele belas, kiam spertas ni la vivon
tra la vojoj kie batas ĝoje forte nia kor'

Batas la kor', forte la kor'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!