Donga

Ernesto Joaquim Maria dos Santos, konata kiel Donga, (Rio-de-Ĵanejro, 5ª de aprilo 1890 — Rio-de-Ĵanejro, 25ª de aŭgusto 1974) estis brazila muzikisto, komponisto kaj gitaristo.

En 1916 li sukcesis per la registro de Pelo Telefone (t.e. Pertelefone), konsiderata kiel la unua registrita sambo en la historio.

Li organizis kune kun Pixinguinha la Orquestra Típica Donga-Pixinguinha. En 1919, apud Pixinguinha kaj aliaj ses muzikistoj, li anis, kiel gitaristo, en la grupo Oito Batutas, kiu turneis tra Eŭropo en 1922.

En 1940 Donga registris naŭ komponaĵojn por la albumo Native Brazilian Music, organizita de du muzikestroj: la usonano Leopold Stokowski kaj la brazila Villa-Lobos, lanĉita en Usono de eldonejo Columbia. (Fonto: Wikipedia)

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!