Mia amatino

(Originala titolo: Minha namorada)
Verkis: Carlos Lyra k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Se vi estus, ho, mia amatino
kiel bela amatino
al mi povus esti vi
se volas esti vi nur mia
tiu ĉi aĵeto tia
aĵo tiu ĉi nur mia
ja nenies, nur de mi
devas vi ĵuri ke estos nur al vi
la penso esti nur de mi,
nur de mi, ĝis mort-alven'
ankaŭ vi ne perdu vian ĉarman rolon
tiun ĉi mildan parolon
por rakont' al mi pri vi
kaj devas vi esti al mi tre karesema
via plor' mallaŭte ĝema
sen kialo, en mister'

kaj se multe pli ol nur amatino
volas vi esti amata
la amata plej amata, amatin'
amatin' tia al la amo destinata
por ke viv' estu volata
kaj ne l' mort', ne l’ vivofin'
devas vi veni ĉe mi
sur mia vojo
kaj al vi eble ĉi vojo
estos trista, ho karin'
la okuloj viaj estu nur de l' miaj
viaj brakoj mia nesto
en la posthora malbru'
kaj devas vi esti la lasta stel' al fino
mia kara kunulino
en la senfino de ni du.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!