Saŭdado al Macejo'

(Originala titolo: Saudade de Maceió)
Verkis: Lourival Passos
Traduko: Jorge das Neves

Aj, aj, da saŭdado jen tro,
sen vi ploros mi, Macejo'!

Alagoas, juvelo valora
ĉe l' okuloj de la sirenar'
pro la maro mirinde kolora
ja smeraldo en formo de mar'!
Eĉ la luno promenas ĉiele
amindumas kaj brilas por vi...
Macejo', mi ripetas fidele
ke vi estas ĉefverko de Di'!

Aj, aj, da saŭdado jen tro',
sen vi ploros mi, Macejo'!

Jatiŭka, Frances', Paĵusara
Ponta Verde kaj pli, multe pli,
ĉarmaj plaĝoj, trezor' senkompara
por feliĉo, plezur', poezi'!
La popolo profunde gastama
ĝentilecon elmontras el kor'.
Macejo', tiel bela kaj fama,
mi ne povas de vi vivi for!

Aj, aj, da saŭdado jen tro,
sen vi ploros mi, Macejo'!

La noktuloj, dum la serenado,
vin omaĝas per gaja gitar',
kokosarboj kaj ama kantado
plu fariĝas donacoj al mar'...
Sur la maro la flosoj heroas,
da kuraĝo fiŝista jen tro
- tie ĉi restos kor', Alagoas!
- restos mi tie ĉi, Macejo'!


Rim:
- Macejo' (ankaŭ Masejoo): ĉefurbo de la brazila ŝtato Alagoas.
- Alagoas (ankaŭ Alagoo): nordorienta brazila ŝtato.
- Jatiŭka, Frances', Paĵusara, Ponta Verde: famaj plaĝoj de Macejo'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Jorge das Neves traduki ĝin en 1988 okaze de la 24-a Brazila Kongreso de Esperanto en nia urbo Maceió.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!