Bonan tagon

(Originala titolo: Frère Jacques)
Tradicia, franca
Versio: Sylla Chaves

Bonan tagon! Bonan tagon
mi deziras al vi!
Havu bonan tagon!
Havu bonan tagon
vi kaj la famili'!

Nun sidiĝu! Nun sidiĝu,
mia kara fraŭlin'!
Diru nun belsone:
Ĉu vi fartas bone?
Belulin', kisu min!

Ĝis revido! Ĝis revido,
mia kara fraŭlin'!
Ĝis alia fojo!
Estos granda ĝojo
vidi vin, kisi vin!


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.


KURIOZAĴO: Tiun ĉi melodion, internacie konata, uzis la bohema komponisto Gustav Mahler en la tria movimento de sia Simfonio n-ro 1 en D, kio en la premiero starigis certan polemikon pro la ŝajna strangeco.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu alian version:
La fingretoj

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!