Lamento de lavistino

(Originala titolo: Lamento da lavadeira)
Verkis: Monsueto k João Vieira Filho k Nilo Chagas
Traduko: Flávio Fonseca

La sapo, peceto jen
La akvo, malmulta jen
Lavujo, tre eta jen
Tolaĵoj, multege jen
Por lavi la tolaĵojn de la sinjorin'
Por lavi la tolaĵojn de la sinjorin'

La korto, korteto jen
La ŝnuro, ŝnureto jen
La suno, suneto jen
Tolaĵoj, multege jen
Sekigi la tolaĵojn de la sinjorin'
Sekigi la tolaĵojn de la sinjorin'

La ĉambro, ĉambreto jen
La tablo, tableto jen
Gladilo, tre eta jen
Tolaĵoj, multege jen
Por gladi la tolaĵojn de la sinjorin'
Por gladi la tolaĵojn de la sinjorin'

Laboro, multega jen
Laceco tro multa, jen
Tolaĵoj, multege jen
Kaj mono, malmulta jen
Por lavi la tolaĵojn de la sinjorin'
Sekigi la tolaĵojn de la sinjorin'
Por gladi la tolaĵojn de la sinjorin'
Por lavi la tolaĵojn de la sinjorin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!