Adiaŭ al Val-Vilaĝo

(Originala titolo: Red River Valley)
Tradicia
Traduko: Josias Barboza

El ĉi valo vi morgaŭ foriros
Ĉe ni restos pri vi la memor'
Vi reiros al patra la hejmo,
Sed amikoj vin tenos en kor'

Venu sidi ĉe mi dum momento
Lastan kison mi petas de vi.
Vi ne hastu eldiri adiaŭ
Vi amikojn plorigos, ho ve!

Morgaŭ frue ni vin liberigos
Sekvu vi laŭ la voj' de l' destin'
Ĉi vespere vi trinku kaj dancu
Kun amikoj ĝis nokta la fin'

Vi feliĉon alportu al hejmo
La gepatroj sopiras pri vi.
Sed kunportu koloron de l' valo
En la kor' kaj memoron pri ni.


Rim: El la libro Esperanto por Lernejaj Klasoj – Vol. 1, 2008.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Dimanĉa promeno

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!