Dimanĉa promeno

(Originala titolo: Red River Valley)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

En dimanĉo tre taŭgas promeno
tra la plaĝoj kaj rokoj ĉe l' mar'
Mi leviĝas en frua mateno
kaj salutas min gaja birdar'.

Kantu gaje, amikoj flugilaj!
Estas bela ĉi tiu maten'!
Mi vin dankas pro l' kantoj ĝentilaj!
Estas horo por nia promen'.

En dimanĉoj kun bela vetero
tra l' arbaro mi marŝas kun ŝi.
En arbar' estas pura aero,
kiu savas nin de l' poluci'!


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.



Kantas kaj gitarludas: Eveline Paŭla


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.





Vidu alian version:
Adiaŭ al Val-Vilaĝo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!