Magia rondo

(Originala titolo: Anel mágico)
Verkis: Marcus Viana
Traduko: Flávio Fonseca

Se unuiĝos la koroj kaj mensoj
En granda rondo kun forto de l´ pac´,
La lum´ de l´ am´ kiu stelojn varmigas
Ja venos lumigi nin.
La vivo mallongas, kaj longas farendaĵ´,
Kial mortigi do, kaj kial morti?
Infanoj afrikaj, kaj oceaniaj,
Kaj amerikaj, eŭropaj, aziaj,
Infanoj heredos pacon ĉie ajn.

Pacon ĉie ajn!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!