Magia rondo

(Originala titolo: Anel mágico)
Verkis: Marcus Viana
Traduko: Flávio Fonseca

Se unuiĝos la koroj kaj mensoj
En granda rondo kun forto de l' pac',
La lum' de l' am' kiu stelojn varmigas
Ja venos lumigi nin.
La vivo mallongas, kaj longas farendaĵ',
Kial mortigi do, kaj kial morti?
Infanoj afrikaj, kaj oceaniaj,
Kaj amerikaj, eŭropaj, aziaj,
Infanoj heredos pacon ĉie ajn.

Pacon ĉie ajn!



Kantas: Denika Lua
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!