Akvoj paseaj

(Originala titolo: Águas passadas)
Verkis: Márcio Faraco
Traduko: Francis Soghomonian

Vesperiĝas ĝustatempe
Mortas tago sen la hast'
Kiel iuj sentimentoj
Nin forlasas sen prokrast'
En la vivo lante iras
Transformiĝo de la spac'
Ŝtono kaj akvo dormanta
Kun doloro ĉio pasas

Siaritme fluas tempo
Navigas ŝipo tre peza
Ĉio restas en la spuro
Tro ŝarĝita je paseo
La am' estas pasaĝero
Kun destino nekonata
Por la viv' la tempo pasas
Por la amo ĝi senmovas

Tiu am' definitiva
Elektita por la rest'
Se disigita de l' tempo
Fariĝos je l' fin' la nest'
De nova la am' eterna
En provizora esper'
Nun nia am' tia statas
Kia lanta la vesper'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!