Paraibo

(Originala titolo: Paraíba)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: James Rezende Piton

Kiam koto jam ŝtoniĝis,
Kaj velkis jamakaru',
Pro soifo la kolombo
Flugis for en aerflu'
Tiam decidis mi foriri
Kun dolor' en la spirit'
Nun mi sendas brakumon
Al vi, etulino,

Tre vireca Paraibo,
Virvirino, sen hezit’

Hop la perejrarbo,
De l' princino la incit'
Hej vi, Paraibo,
Virvirino, sen hezit’
Hop la perejrarbo,
La ĵetilo por milit',
Nun mi sendas brakumon
Al vi, etulino,

Tre vireca Paraibo,
Virvirino, sen hezit'


Rim: Paraibo estas la nomo de nordorienta ŝtato en Brazilo, regiono je riĉa kulturo kaj kun pena vivo de rezistado en senpluva naturo en la landinterno, kio ankaŭ kaŭzis elmigradon. Ĝi havas kvar milionojn da enloĝantoj en 56 mil kv. kilometroj (la 21-a brazila ŝtato laŭ grandeco).


KURIOZAĴO:
Dum kelkaj monatoj en 1930 la paraiba urbo Princesa Isabel (Princino Izabela) pro politika malkonsento rilate al impostaj demandoj ribeliĝis kaj deklaris sian politikan emancipiĝon. Ĝi fariĝis memstara Libera Teritorio de Princeza, kun la tolero de la centra registaro de Brazilo.
La ĉefribelulo estis bienulo João Pereira Lima, al kiu la kanzono aludas per "Pau-pereira". La familia nomo korespondas al la vorto por pirarbo, sed en Brazilo "pau-pereira" korespondas al alia specio (Geissospermum sericeum). Ĝi estas arbo sen komerca uzo, kun amara ŝelo uzata kontraŭ febro.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!