En urbo, sub pluvo, en kamparo

(Originala titolo: Na rua, na chuva, na fazenda (Casinha de sapê))
Verkis: Hyldon
Traduko: Cícero Soares

Mi ne havas emon
forgesi la mienon de vi.
Mi trovas tion normalaĵ'

Juĝu min demenca
pro mia sensenca estim'
al kiu ne estimas al mi

Levu manojn al la ĉiel'
Ĝoje danku
se restas kun vi
persono kiu estas via cel'
por ĉiama daŭra kompani'

En urbo, sub pluvo, en kamparo
aŭ dometo pajla tie ĉi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!