Steloj

(Originala titolo: Estrelas)
Verkis: Oswaldo Montenegro
Traduko: Flávio Fonseca

Pro la markoj kiuj restas
El la sonomanko veninta de l' steloj
Pro la manko, kiun sentas
Ni de l' propra lum' orientanta nin

Korp' freneza moviĝanta
Reprezentas la solecon de l' drinkejoj
Pro magio de la tago
Kiu ne dependas de onia pens'

Ne parolu pri la timo
Ĉar mi bone konas vian fantazion
Kvazaŭ estus ĝi malmulta
Kaj la tuta ĝojo ne sufiĉus plu

Kiam mi malproksimiĝos
Tiam kantu tiun elridigan kanton
Tian ja mi kantus tiam
Kaj post mia iro certe kantos vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!