Ŝoto de la knabinoj

(Originala titolo: Xote das meninas)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: James Rezende Piton

Jamakaru', kiu floras en senpluvo
Indikas pluvon tuj, por la baldaŭa hor'
La junulino, kiu lasas sian pupon
Montras, ke ies am' instaliĝas en la kor'...
Ne nur pri ŝtrumpoj kaj la ŝuoj kun talono
Revas ŝi ankaŭ pri rob', la ĉemizoj iru for!

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...

En la maten' ŝminkaĵ' preludas
Ŝi reve nur suspiras,
La patro senkonkludas...
Vizit' al kuracist' - jen kion li altrudas
Ŝi fastas kaj ne lernas,
Ne dormas, ne plu ludas...

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...

Sed la doktor' sen ekzameno
Tuj vokas ŝian patron kaj diras kun sereno
Normale por la aĝo, daŭros la ĉagreno,
Ne estas kuracilo por tiu fenomeno...

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!